En kaĝo kaŭras la orangutango.
Por li skeleta arbostump' figuras
la praarbaron, kaj anstataŭ mango
duonoranĝo sur la ter' malpuras.
Tra ŝnur' li grimpas kvazaŭ tra lianoj.
Anstataŭ branĉoj fera krad' aĵuras.
Ho, arba virtuozo, viaj manoj
kvarope svingas la elastan korpon,
kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
spegulas min, mokante mian turpon.
Mi, homo, frato via laŭ la sango,
envias vian flugfacilan kurbon
kaj vian formadapton, ho orango.