Kajto - Al Birdoj 歌词

Flirta fea pluma paro
Fluganta ekster mia baro
Kial de mi rapidi al foro
Kriĉante kiel diabla horo?

Ĉu antaŭ mi vi moke ridas
Ĉar vi kaj mi inverse sidas?
Aere vi ludas, kun flug' al ĉielo
Miaj kvar muroj min tenas en ĉelo

Flirta fea pluma paro
Fluganta ekster mia baro
Do flugu laŭvole, jen ŝerco sen saĝo
Samkiel birdo kaptita, jen homo en kaĝo
这个歌词已经 814 次被阅读了