Jomo - En l' haven' de Pont-Aven 歌词

En l' haven' de Pont-Aven
La maristoj sen cxagren'
Iras for ekde l' maten'
Kun esperoj pri balen'

En l' haven' de Pont-Aven
Sen maristoj, sed kun pen'
Oni vivas kun seren'
Atendante pri reven'
Oni vivas kun seren'
Atendante pri reven'
En l' haven' de Pont-Aven
Plena estas magazen'
Cxe la placo pro kunven'
Azenblekas la kreten'

En l' haven' de Pont-Aven
La knabetoj spit' al gxen'
Per desegnoj en margxen'
Zorgas ne pri ekzamen'
Per desegnoj en margxen'
Zorgas ne pri ekzamen'

En l' haven' de Pont-Aven
Junulinoj dum promen'
Songxas pri cxen' de l' himen'
Apud rokoj de dolmen'

En l' haven' de Pont-Aven
La junuloj sen reten'
Drinkas per botelo plen'
Iros ne al la dolmen'
Drinkas per botelo plen'
Iros ne al la dolmen'

En l' haven' de Pont-Aven
La edzinoj cxe l' kamen'
Atendante pri reven'
Flikas, flikas sur kusen'

En l' haven' de Pont-Aven
La edzinoj en gxarden'
Grundon fosas kun la pen'
Ne ricxegas la teren'!
Grundon fosas kun la pen'
Ne ricxegas la teren'!

En l' haven' de Pont-Aven
Maljunuloj per faden'
Retojn flikas kun cxagren'
Tempo fugxis sen siren'

En l' haven' de Pont-Aven
La avinoj kun orgen'
Kantas dum la pastra ben'
"Amen" estas la refren'
Kantas dum la pastra ben'
"Amen" estas la refren'

En l' haven' de Pont-Aven
Sen maristoj sed kun pen'
Oni vivas kun seren'
Atendante pri reven'

En l' haven' de Pont-Aven
La maristoj kun cxagren'
Kiam venas sunosven'
Spitrevenas kun... sarden'!
Kiam venas sunosven'
Spitrevenas kun... sarden'!
这个歌词已经 312 次被阅读了