Apartena al homa mondo
Li restas nuda kaj sendefenda
Vidalvide de sia korpeco
Kaj per cxiaj plej etaj pecetoj
Li sentas tragikan duecon de ekzisto
Ne en bona cxu malbona
Sed homa kaj animala
Dolore plenigas lin penso
Ke animo tiel perfekta kreajxo
Devas foriri kune kun sia korpo
Do li senmortigas sin
En freneza postkuro
Al senmorteco