Eterne Rima - Amon Mi Bezonas Тексты

Vespera horo
Melankolia temp'
En mia koro
Varmas sankta ben'

Ekstere neĝas
Sed la kandela lum'
ĝOjigas min, mi preĝas
En la dolĉa fum'

Amon mi bezonas
Sed neniu donas ĝin
Amaran guston mi bone konas
Guston de sopir' sen fin'

Kie la amikoj?
Kaj konsol' de la virin'?
Vastaj, longaj plaĝoj
Vojaĝoj de Ĉini' ĝis Argentin'
Этот текст прочитали 240 раз.