Ne fideblas plu okuloj miaj
Vid' batalas kontraŭ sci'
Kiel retina spur' papili' magia
Senĉese flugas antaŭ mi
Estas pli fidela ol via ombr'
Tiu pala iluzi'
Ne kaŝIĝas en ĝI ia tromp'
Nur dolĉa melankoli'
Ne plu suferas mi pro pasinta ador'
Sed tiu bild' en mi
De mia viv' Iĝis nun la konstanta dekor'
ĉIama kompani'
Mi daŭre memoras la lastan fojon
Vi estis preskaŭ nuda kaj iris for
Kaj mia rigardo estis fiksita
Al viaj belaj ŝultroj tatuitaj
La eta papili' blua sur la dekstra
Stampiĝis en la mens'
Neforgesa supernatura bildo de vi
Fariĝis tiu malamnezi'
ĝI flugas, flugas antaŭ mi
Malviglas, lacas neniam ĝI
Ne plu suferas mi pro pasinta ador'
Sed tiu bild' en mi
De mia viv' Iĝis nun la konstanta dekor'
ĉIama kompani'
Nia eterna id', ne efikas ignor'
Oh tiu bild' en mi
Transformas la mondon per sia pala kolor'
Tatua papili'
Ne plu suferas mi pro pasinta dolor'
Sed tiu bild' en mi
Sin transformis ja en pli ol nura memor'
ĉIama kompani'